Ĉefa paĝo | Dole-Espéranto | | Pri esperanto |

Jura-Espéranto : unutaga staĝo 2011

Sabaton la 28-a de majo 2011.
Kunlaborante kun Quetigny-Esperanto.

Loko :
Gîte des Planches, 1 rue Cuisance, 39600 Les Planches-près-Arbois.
46°52'42" N - 5°48'24" E.

Programo :
9a30 : Akcepto (Kafo, kukoj, ktp).
10a00 : Grupo-laboro laŭ niveloj :
• Komencantoj : Malkovro de esperanto (Emmanuel Desbrières).
• Komencintoj kaj aliaj bonvolontuloj : Malkovroj de tradiciaj dancoj kaj praktikado (Monique Paquelier kaj Alain Droyer).
• Progresantoj kaj plispertuloj : Tradukoj.
• Infanoj kaj Adoleskantoj (Balbina Serrano).
12a30 : Tagmanĝo (ĉiu kunportu ion por meti sur la komuna tablo).
15a : Vizito al la apuda groto de Les-Planches-près-Arbois dulingve (plenkreskuloj 6€ - infanoj 2,50€).
16a30 : Tradiciaj dancoj por ĝisrevidi.


Videoraporto : Emmanuelle Richard.

 ^

Dulingva vizito de ĵurasa groto : la Groto de Les-Planches-près-Arbois

250 metroj sub la ĵurasa unua altebenenaĵo, facile trapiedirante samnivelajn galeriojn en profunda subtera reto, ni spektis rimarkindajn erozio-fenomenojn.
Unue ni vizitis la fosilian galerion. Tie ne plu fluas rivero, sed dum jarmiloj, akvoj glatigis okran rokon kaj kavigis mirindajn «marmitojn», kiuj estas unikaj tra Eŭropo. La groto tiel belas, ke ĝi aspektas kiel vera «artgalerio».
Pli sube staras la erozigata galerio, kie meze de grandioza subtera pejzaĝo, tra mirindaj lagoj, akvofaloj, kaj akvokirloj, torente fluas verda akvo aŭ trankvile fluas klara akvo, laŭ la vetero de la ĵusaj tagoj.

 ^

Danco

Ni ekpritraktis kelkajn simplajn dancojn el diversaj regionoj de Francio (Alzaco, Bretonio, Vendeo...) aŭ de aliaj landoj.
Paŝojn kaj figurojn ni esperante klarigis kaj poste praktikis laŭ voĉsono aŭ muzikilsono (diatona akordiono kaj violono).
Celante ilustri la evolustadiojn de dancarto tra la jarcentoj, ni komencis per rondodanco akompanata de kanto, poste ĉendanco, kaj finfine dancoj kies figuroj  plidiversas, kaj dum kiuj la dancparoj tre lude formiĝas kaj ŝanĝiĝas.

La tradiciaj dancoj

Kiel dancas homgrupo rivelas la rilatojn inter la grupanoj kaj la valorojn, kiuj animas ilin. La evoluo de la dancarto forte interligiĝas kun la evoluo de la socio.

Dancarto en Francio : kelkaj historiaj elementoj

La plej malnova formo de danco, kiun ni konas, estas rondodanco akompanata per kantoj.
Tiu formo evoluis de la 12-a jarcento diversrapide laŭ la regionoj kaj la sociaj grupoj (multe pli rapide ĉe la regantaj klasoj ol ĉe la popolaj klasoj).
Tamen, oni ofte rimarkas la samajn etapojn:
1. uzikiloj anstataŭas voĉon,
2. paŝoj kompleksiĝas,
3. la rondo malfermiĝas por iĝi kateno, ĉeno (kateno estas por la prizonuloj)
4. la ĉeno  disiĝas kaj mallongiĝas ĝis procesio de duopuloj,
5. la roloj de la gedancistoj kaj la figuroj diversiĝas,
6. la paro graviĝas.
Ĝis la 18-a jarcento, danco ege rolis dum la vivo de homoj. En la reganta societo, ĝi iĝis rafinita arto, kiun oni lernas de majstro, ĝi ebligis la ulojn admirigi sin . En la kamparoj, ĝi kontraŭe ebligis plifortigi grupan senton, kaj oni laŭvole praktikis ĝin dum labortempoj kaj dum festoj. Multaj vilaĝoj havis specifan dancon, franclingve nomatan «branle» (svingo, esperante), kiu estis rond-danco aŭ ĉen-danco, kiun kundancantoj transdonis de generacio al la sekvanta.
Dum la 18-a jarcento, la ŝanĝoj pli ofte okazis. Novaj dancoj konkeris la parizan bonhavan societon: unue «la contredanse»  el Anglio, kaj post unu jarcento, la pardancoj el Germanio, aŭ el la najbaraj landoj (polko, valso, mazurko, skota danco…). Tiuj novaj dancoj ankaŭ disvastiĝis en la kamparana klaso, en kiu ili estis alprenitaj kaj simpligitaj diversmaniere. La balo aperis en la kamparoj, kaj oni ne plu dancis dum la ceteraj momentoj.
Depost la unua mondmilito, danco malgraviĝis. Ĝi iĝas neelstara okupiĝo, kiun nur parto de la popolo praktikas.


Kaj kion diri pri tradiciaj dancoj nun ?

La remalkovro de la tradiciaj dancoj ĉefe okazas dumaniere: la folklora danco kaj la folk-movado.
• La folkloraj grupoj ĉefe multnombriĝis inter la du mondmilitoj kaj enscenigis kamparanajn dancojn. Oni ofte malmute konas tiujn repertuarojn, do parto de la koregrafioj oni reinventis.
• La folk-movado disvolviĝis dum la 1970-jaroj surbaze de kolektadoj pri muzikoj kaj dancoj ĉe la plejaĝuloj. Ĝi celas danc-praktikadon en spirito, kiu pli proksimiĝas al la origina : nenia spektaklo sed baloj kaj regulaj staĝoj kaj labor-renkontoj
La nuna kunteksto tute malsamas ol tiu de la tradiciaj socioj. Konsekvence, la folk-medio ankaŭ transformas la dancojn por adapti ilin al sia realaĵo kaj al siaj bezonoj. En muziko kiel en danc-arto, oni vidas kreojn kaj ĉiaj miksaĵoj. Sed, kvankam la formo ŝanĝiĝas, la volo krei aŭtentikajn ligojn inter la geuloj ŝajnas plu esti.

Monique Paquelier

 ^