Ĉefa paĝo | Dole-Espéranto | | Pri esperanto |

Dole-Espéranto

Dole-Espéranto estas amika grupo kiu kunvenas regule por lerni kaj praktiki kaj instrui esperanton kune en la regiono Franĉkonteo.
Ni plezure akceptas ĉiujn ulojn, kiuj deziras malkovri la internacian lingvon.

Ĉe nia ĉefa paĝo vi trovos la liston de niaj kutimaj rendevuoj en la Ĵuraso.

Kelkaj el niaj aliaj okupiĝoj :



Unutaga staĝo

Regule, ni proponas unutagan esperanto-staĝon, kunlaborante kun aliaj esperanto-kluboj, kaj kun la helpo de regionaj partneroj.

Ekzemple :

En 2011, en Les-Planches-près-Arbois.
En 2012, en Besain.

 ^


Tradukoj

Esperantigo de La Karna Maŭzoleo, récit fantastique de Jonas Lenn.

Esperantigo de nooSFere Babel, encyclopédie en ligne multilingue de science-fiction.

Kreado aŭ pliriĉigo de esperantlingvajn artikolojn ĉe la retenciklopedio Vikipedio: Victor Considerant, Les Planches près Arbois, Groto de Les Planches près Arbois, Cuisance, etc.

 ^


Diskonigo de esperanto

Kune kun oficialaj lokaj partneroj ni strebas diskonigi esperanton. Ekzemple, dankon al la kulturoteko Albert Camus de Dole, ni organizis prelegon de Mireille Grosjean pri esperanto kaj kursoj por komencantoj (infanoj kaj plenkreskuloj).

 ^